Digna filo de patro violonisto kaj avo trumpetisto, krom la tenorsaksofonon, Ĝuzepe ludas sopransaxofonon, klarneton kaj fluton.
Edukita tre frue al uzado de anĉaj blovinstrumentoj, "Ĝuzepe" Jean-Claude Patalano, surscenejiĝis ekde sia 13a jaro. Li malkovris la nov-orleanan ĵazon kun la "Bogus Ĵazbando". Poste, li kreis kun Gilles Bénard, la ĵazrokan bandon "Khephren" kiu ludis en neforgeseblaj koncertoj en la "halle au grain", fama muzikejo en Tuluzo. Li foje ludas klarneton en la simfonia orkestro "Louis Massot". Li ankaŭ laboras en studio por kantistoj aŭ sonbendoj por radiofonio kaj televido. Li ludas en pluraj ĵazaj muzikistaroj kaj kreis la "Planète Ĵazz Band", ĵazbando por kiu li verkas la instrumentajn aranĝojn.
Li provis kun sukceso latinan muzikeksperimenton kun "Latin-Viaggio" kaj poste li kreis "Vojaĝo"-n ankaŭ kun Gilles Benard en 2015.
Klarneto estas la unua instrumento kiun ludis Ĝuzepe.