La muzikistoj de Vojaĝo
Didier ludante basgitaron

Didier Kerboull (Basgitaro)

Renkontiĝo tra la Interreto, kelkaj muziknotoj interŝanĝitaj dum proludado kaj ek ! La afero estis konfirmita, Vojaĝo trovis sian basiston pretan por meti siajn trabojn sur la harmonian arkitekturon de la bando, preta por enbati siajn najlojn en ĝia ritma ĉarpentaĵo por plisolidigi ĝin.

Didier Kerboull ludas basgitaron
Basgitaro (Desegno de Sophie Patalano)