La Muzikistoj de Vojaĝo
Vojagxo en ĝangalo

Kiuj estas la muzikistoj de Vojaĝo ?

En la pasintaj jaroj la difino de la muziko estis « la procedo komponi sonojn laŭ agrabla maniero por la oreloj » poste alvenis Schaeffer, Xenakis, Boulez, Schonberg, ... Kaj oni devis evoluigi tiun difinon kiu estas nun "la muziko estas la arto de la sonoj". La muzikistoj de Vojaĝo amas la muzikon kio ajn estas la difino. Ili dediĉas al ĝi siajn vivojn kaj ĉiu momento de siaj tagoj estas ritmata per la atenta aŭskultado de la sonoj de la mondo kiu ĉirkaŭas ilin : kanto de merlo, sonorilo kiu sonoras fore, la vento kiu blovas kontraŭ la platanoj, la plaŭdado de la kanalo kiu malrapide fluas inter Donevilo kaj Vilafranko de Laŭrages, ...

El tiuj sonoj kelkfoje fluas melodioj, ritmoj, fragmentoj de tekstoj kiuj eble fariĝos muzikpecojn sed kiuj, ĉiuokaze, postlasos senteblajn spurojn en la muzikaj aranĝoj teksitaj de la bando.

Vojagxo al Rangueil
Mandolino