La influoj

La muziko estas ankaŭ la okazo ludi kune en sama inspiro, kiel komuna koro kiu batas por ĉiuj. Speco de triba plezuro aperinta verŝajne ekde la naskiĝo de la homaro, kiu pacigas kaj kuraĝigas, kiu emociigas kaj kvietigas.

Mandolino

En kiu muzikstilo klasigi la bandon Vojaĝo ?

Se Vojaĝo estas bando kiu kantas en franca kaj esperanta lingvoj, ilia repertuaro ĉerpas el la radikoj de la muzikoj el la latinamerika kontinento. La ĉefa el tiuj fontoj estas, kompreneble, Brazilo. Ekde la unuaj tempoj de la malkovro de tiu nova mondo, malrapida maturiĝo okazis per miksaĵo de afrikaj ritmoj, alportitaj far la sklavoj devenante el Mozambiko, el Angolo, el Kongo kaj el Niĝerio, el la tradicio de la indianoj kiuj, ĝis la 1500a jaro, estis la solaj loĝantoj de Brazilo, kaj el europaj muzikoj importitaj far la novaj alvenantoj.

Sen malkonfesi la rokan heredaĵon kiu faris la belajn tagojn de la 20a segulo, la latinaj ritmoj estas freŝa elekto al la dutaktaj pulsoj kiuj ritmas la okcidentan muzikon ekde ĉiam. Estas akaŭ la okazo, kiel en ĵazo, doni liberon al sia propra imago per improvisaĵo.

Audrey Nigra kaj Blanka
Ĝembeo

La fontoj de Vojaĝo estas abundaj kaj ĉerpas el la fundamentoj de la franca kanzono, de la latinaj muzikoj, de ĵazo, ...

Sen enigi la sudamerikan folkloran muzikon, Vojaĝo interpretas laŭ sia maniero tiujn ritmojn hereditajn el la renkontiĝo inter okcidentaj, latinaj, afrikaj kaj indianaj kulturoj.