La muzikistoj de Vojaĝo

Philippe Marin (Sonteknikisto)

Vojaĝo estas subtenata, en studio kiel en koncerto, per la diskreta sed nemalhavebla ĉeesto de Philippe Marin, soninĝeniero, eksperto en la uzado de ĉiuj elektronikaj aparatoj por sonprilaborado. Philippe apartenas al tiuj magiistoj kiuj provas meti la sonteknikon je la servo de muziko. Lia laboro celas valorigi la varmon de voĉo, la vibradon de saksofono, la harmonian riĉecon de klavaro aŭ la energion de baso. Li ofte modeste diras ke li plenumis sian laboron kiam la publiko ne rimarkas ke li ekzistas, kiam la tekniko malaperas favore al la muziko.

Philippe nia soninĝeniero
Ĝembeo