La muzikistoj de Vojaĝo
Audrey al Rangueil

Audrey Rey (Kanto)

La lerteco ne atendas la nombron de la jaroj, jen la formulo kiu povus la plej trafe priskribi Audrey. Persono je ineco kaj ĉarmo plena, kiu sciis kanti eĉ antaŭ ŝi sciis marŝi kaj kiu, tre june, troviĝis puŝita sur scenejon, antaŭ la okuloj de la publiko mirigita.

Aŭtodidakta, edukita ĉe la malfacila lernejo de la dancorkestroj en la sudo de francio, Audrey, verŝajne pro ŝiaj galegaj radikoj, estis tuj tentita de la latina muziko kaj, kiam la muzikistoj de Vojaĝo proponis al ŝi aliĝi al la bando, ŝi senhezite akceptis meti sian voĉon, samtempe dolĉan kaj ĉarman, sur la ritmoj de la bando.

Audrey Kantante
Audrey