La esperanta por kanti


La kantotekstoj de Vojaĝo estas en la franca aŭ en esperanto kaj kelkfoje en ambaŭ lingvoj. Tiu dulingva formo ebligas al ni paroli al malgranda komunumo de homoj kiu parolas esperante. Kelkaj personoj ĉi tie en Tuluzo, kelkaj personoj tie en Montalbano, Karkasuno, Albio, Montpeliero, Marsejlo, Liono, Parizo, Bruselo, Berlino, Vieno, Prago, Romo, Varsovio, Moskvo, Marakeŝo, Alĝero, Bango, Brazavilo, Johanesburgo, Oslo, Novjorko, Los-anĝeleso Sidnejo, Pekino, Tokio, Djakarto, Aŭklando, Papeeto, ...

Resume, la tuta mondo !

Kial esperanto ?

Komence nenio povus pensigi ke iam la bando estos koncernota pri esperanto. Ni faris kiel ĉiuj, kiam ni aŭdis paroli pri esperanto, ni diris :"Ĉu tiu aĵo ankoraŭ ekzistas ?" necesis ke iam Floréal Martorell, la produktoro de Vinilkosmo, la sendependa esperanta musik-eldonejo proponis al ni registri en esperanto la muzikaĵojn kiujn ni ludis kaj akcepti la ideon komponi niajn proprajn muzikojn. Ĉar ĉiukaze ni devis traduki ĉiujn kantojn kial ne verkiilin ni mem ?

Se tiumomente oni dirus al ni, kiom da tempo ni pasigos por komponi la melodiojn, verki la kantotekstojn en la franca, lerni esperanton (ne nepre malfacila, sed tio bezonas tempon), traduki niajn tekstojn, korektigi ilin, registri, miksi, mastrigi, konstrui retejon, ktp, ni verŝajne neniam planus tiun projekton. Dankon Flo por instigi nin komenci tian aventuron.

Ĝuzepe Kantas en esperanto
Zamenhof en Bialistoko

Per la esperanta lingvo ni esperas komuniki kun multaj homoj por kune trovi solvojn por la problemoj de niaj socioj.

Esperanto estas egaleca lingvo, ĝi ne havas ligojn kun ia kulturo, ia kredo, ia religio, ia milito, ia komerca firmao, ... Ĝi estas do bone adaptita al diskuto inter la homoj.