La nomo de la bando Vojaĝo

Unu el la karakterizoj de la bando Vojaĝo estas la gusto por la melodioj luditaj mane per veraj instrumentoj kiuj vibras, sonas, spiras, donas iliajn animojn al la muziko. Vojaĝo prenas la plej bonajn aĵojn el la malnovaj kaj novaj mondoj por konstrui simplan kaj fajnan muzikon, zorgeme aranĝita, kiel la plej lertaj el la metiistoj.

Kio estas Vojaĝo ?

Vojaĝo, estas la historio de amikeco inter ses muzikistoj el Toulouse, urbo de la sudo de Francio ankaŭ konata kiel la "roza urbo" pro la domoj konstruitaj el ruĝaj argilaj brikoj. Kunigitaj ĉirkaŭ vera pasio por latina muziko kaj ĵazo tiuj sudaj vojaĝantoj fasonas muzikon plenan el la spiritĉeesto, ekzalto kaj varmo de la sudaj landoj. La bando Vojaĝo estas ankaŭ karakterizata per la volo dediĉi ĝian arton al la kundivido de la ideoj pri protektado de la naturo kaj de nia kara planedo Tero pere de la internacia lingvo.

La plej grava afero en ilia muziko estas la energio kaj la entuziasmo de tre plaĉa stilo, bonege aranĝata kun komunikema ĝojo. Ĉu trankvila kaj volupta ĉu feliĉa kaj entuziasma la muziko komponita de Vojaĝo montras la vivĝojon de tiuj muzikistoj, feliĉaj kundividi sian pasion.

Koncerto de Vojaĝo en Tuluzo
Nia Kantistino Audrey

Sur varmaj ritmoj, kiuj ĉerpas el radikoj de Bosa-Novo, Sambo, Salso, Ŝoro, Svingo de la "Sudaj bordaj bandoj" de la kluboj de bluso de Nov-Orleano, la akĉentoj vere orientataj al sudo, al Brazilo, Karibio, Italio, Luiziano aŭ Misisipio, kiu enŝipigas vin por vojaĝo al alian parton de la tero, en la antaŭurboj de Rio, Sao Paulo aŭ Belem, Kubo, La Havano, Napolo aŭ Tuluzo.

Malstreĉa promenado en sunoplenan muzikon, kiu instigas amikecon inter "rekonstruistoj de mondoj", ĉirkaŭ glaso de malvarma akvo aŭ grandega oranĝa suko "sen sukero, kun glacio"