Vojagxo

Pluraj aliaj novaj projektoj estas en kompona fazo, interalie du-a albumo konstruota laŭ la sama principo : esperanta kaj franca versioj, laboro kun aliaj esperantistaj aŭtoroj, nur muzikinstrumentaj kreajoj, ... Ne hezitu sekvi la laboron de la bando ĉe la sociaj retejoj aŭ ĉe la retpaĝo de Vinilkosmo.


Diskografio de Vojaĝo

En 2017 Vojaĝo realigis duoblan albumon titolita "Planedo nia". Tiu albumo enhavas 1 KD-n en esperanto kaj la alian en la franca. Jean-Claude Patalano kantas la kanzonojn en esperanto kaj Audrey Rey kantas la francajn kanzonojn. Vi povas mendi la tutan albumon (KD en esperanto kaj KD en la franca) ĉe Vinilkosmo. Ĉe tiu retejo vi povas ankaŭ elŝuti la kanzononjn en esperanto laŭ formato MP3 aŭ OGG.

Fine, vi povas ankaŭ aŭskulti ĉiujn la titolojn en esperanto de la albumo ĉe : 1Dtouch,





Titoloj en esperanto Titoloj en la franca
1. La tero suferas 1. La terre a mal
2. Karnavalo 2. Karnaval
3. Libera 3. Libre
4. Blua planedo 4. Une planète
5. Mil noktoj 5. Mille nuits
6. Mia ladurbo 6. Ma favéla
7. La paradizo de la tango7. Le paradis du tango
8. Kune 8. Ensemble
9. Kalidaso 9. Kalidasa
10. La urso 10. L'ours
11. Ekzilo 11. Exil
12. La bluso de la sezonoj12. Le blues des saisons


Audrey

Sur varmaj ritmoj, kiuj ĉerpas el radikoj de Bosa-Novo, Sambo, Salso, Ŝoro, Svingo de la "Sudaj bordaj bandoj" de la kluboj de bluso de Nov-Orleano, la akĉentoj vere orientataj al sudo, al Brazilo, Karibio, Italio, Luiziano aŭ Misisipio, kiu enŝipigas vin por vojaĝo al alia parto de la tero, en la antaŭurboj de Rio, Sao Paulo aŭ Belem, Kubo, La Havano, Napolo aŭ Tuluzo.

Malstreĉa promenado en sunoplenan muzikon, kiu instigas amikecon inter "rekonstruistoj de mondoj", ĉirkaŭ glaso de malvarma akvo aŭ grandega oranĝa suko "sen sukero, kun glacio"