Vojagxo kaj la medio


Ĉu venos la tempo starigi al si la demandon pri nia vivmaniero kiam restos nenion por konsumi, aero estos nespirebla, akvo netrinkebla, temperaturo neeltenebla, nutraĵoj nemanĝeblaj, malsanoj ne kuraceblaj ?

Ĉu la homoj ne havas alian solvon ol konsumi la tutajn riĉfontojn de la planedo kaj estingiĝi kiel ajna insektoj-svarmo aŭ dinosaŭroj ?

Kial defendi la naturmedion ?

Ekde ĉiam la membroj de Vojaĝo prizorgas la temon de la naturmedio. Ili observas, kiel ĉiuj, la produktadon, ĉiam kreskanta de aparatoj, la ekscesegan konsumadon de la riĉofontoj de la planedo, la nescion de la vera valoro de tiuj riĉofontoj, malŝparitaj por iri ĉiam pli fore, ĉiam pli rapide, sen starigi al si ian demandon pri la efiko de tia vivmaniero.

Pro ĉiuj tiuj kialoj, kaj ankaŭ ĉar ŝajnas ke la mondo ne scipovas fari ion por haltigi tiun senbridan kuradon al ĥaoso, Vojaĝo decidis engaĝiĝi, meti sin je dispono de la tero, uzi muzikon, kanzonon, Interreton, por flustri al la orelo de ĉiu, ke venis la tempo (espereble) por ŝanĝi la mondon rekonceptante progreson.

Chicago de la ĉielo

Ne temas pri politiko, ekonomiko, idealismo, ... nur pri memkonservo.

Ĝuzepe rigardas la ĉielon

Ĉiu havas sian propran ideon pri la progreso sed ĉu necesas batali senĉese por plu konsumi, ĝis la elĉerpiĝo de la homoj kaj de la planedo.

Ni ne estas ekonomikistoj, politikistoj aŭ astrofizikistoj, ni simple konstatas ke pli kaj pli da ŝtormoj, incendioj, malsategoj, ekologiaj katastrofoj, frapas nian mondon.