La influoj

Folioj de palmarboj

Salso

Kiel indikas ties nomo, Salso estas miksaĵo, saŭco de pluraj muzikaj fluoj venintaj el malsamaj regionoj de latinameriko kiel Porto Riko, Kolombio, Meksiko, Venezuelo, Dominikana republiko, … Sed la fundamentoj de la stilo estis, sendube konstruitaj en Kubo.

La vorto estis inventita al Novjorko en la 60a jaroj, por nomi la afrikubanan muzikon, miksaĵo de afrikaj ritmoj kaj eŭropaj melodioj, luditaj tiam. Efektive, ekde la 16a jarcento, la sklavoj venintaj el Kongo, el Angolo, el Dahomejo, el Sudano, sciis konservi siajn perkutilajn tradiciojn kiu, post kelkaj jarcentoj da maturiĝo, donis ritmojn kiel Rumbo, Kuba Sono, Danzono, ...

Salsa fanfaro

La afrikaj sklavoj ne povinte kunpreni siajn instrumentojn, rekreis ilin per materialoj trovitaj surloke kaj evoluigis ilin. Kvankam la kolonianoj malpermesis la uzon de kelkaj el ili, la revolucio de 1791 en Haitio, ebligis reimporti kelkajn. Al ĉiuj perkutiloj adiciiĝas kordinstrumentoj, lignaj blovinstrumentoj kaj precipe kupraj blovinstrumentoj uzitaj en la eŭropaj militaj fanfaroj



Ĝembeo

La eŭropa muziko kiu pli influis la Salson estas kompreneble la hispana muziko kiu mem estis miksaĵo inter malsamaj kulturoj : arabaj, ciganaj, judaj, flandraj, ...